Mi foje demandas min ĉu tiuj aŭskultas min.
Kaj kial okazas tio.
Kaj kial okazas ne tio.
Jen rea malpleno.
Mi foje demandas min ĉu tiuj aŭskultas min.
Kaj kial okazas tio.
Kaj kial okazas ne tio.
Jen rea malpleno.
Kiam mi estis infano aperis temo en konversacio kun mia familio. Min surprizis, ke mia patro diris, ke virsamseksemuloj ne estas veraj viroj, kvazaŭ al viraj viroj devus plaĉi ekskluzive virinoj. Mi respondis al li, ke ne, viroj estas viroj sendepende de kun kiuj ili amindumas. Li tiam demandis ĉu mi volis diri, ke kiam virsamseksemulo mortas, oni povas konstati, ke temas pri viro, kaj mi jesis senpensinte.
Kelkajn jarojn poste mi ree pripensis. Kaj mi ne devintus jesi tiam. Ĉar tio estis tute sensence. Vireco kaj virineco ne estas nur anatomiaj aferoj. Temas pri identeco, kaj tio estas tute malsama afero.
Oni ofte konfuzas seksajn emon kaj identecon. Oni povas sin senti viro estante virino aŭ male kaj tio havas neniun rilaton al tio, ĉu oni preferas virojn, virinojn aŭ ambaŭ por amaj kaj seksaj aferoj.
Do se mi ĝenerale min sentas pli allogata de viroj, kaj ankaŭ viro mi sentas min, ĉu mia patro pensas, ke mi estas transseksulo?
Absurde…